Far Petro Rulofido
TEZOJ DE HEREZULO
Klarigoj:
(1) kaj (2) estas piednotoj 1 kaj 2.
S[t] estas S je la tempo t.
Legu por [DS] kaj [Dt] resp. "delto S" kaj "delto t".
* (ne konsekvence uzata) signifas "oble".
^ en matematikaj formuloj montras (antawas) eksponenton,
sed en esperantaj vortoj montras ke la antawanta litero havu
"c^apelon"
w en esperantaj vortoj staras por supersignita u.
Tezo 1:
"Mankas mono!", alidire: "Finance tio ne eblas", ne estas, por
s^tato, argumento por ion ne fari, kio fizike, materie eblas, kion
plimulto deziras, kaj kio ne lezas rajtojn de malplimulto aw
malplimultoj.
Estas esenca tasko de financministro ebligi finance tion, kio
plenumas la c^i-supre menciitajn kondic^ojn.
Argumentado:
Mono estas inventita ne por finance neebligi aferojn kiuj fizike
eblas, sed, male, por pli facile okazigi tiajn aferojn. Komparo
c^i-koncerna inter privata persono aw organizaj^o unuflanke, kaj
la s^tato aliflanke, tute lamas.
Politikon kiu foroferas homojn kaj iliajn interesojn al netawgaj
sistemoj aw stultaj ideoj kaj antawjug^oj, mi nomas : prokrusta(1)
politiko. Oni adaptu ne homojn al sistemo, sed sistemon al homoj.
(1) La greka mitologio rakontas pri iu rabisto Prokrusto kiu ne nur
prirabis siajn viktimojn, sed ankaw ilin "adaptis". Li havis du
litojn, unu longan kaj unu mallongan. Se viktimo estis longa, li
metis tiun sur la mallongan liton kaj dehakis la eletendig^antan
parton de la kruroj, kaj se la viktimo estis mallonga, li metis
g^in sur la liton longan kaj elstrec^is g^in g^iskonvene.
Tezo 2:
Konsekvenco de tio c^i estas, ke necesas aw enpumpi ekstran monon,
kaj kiel eventualan sekvon akcepti inflacion (levig^on de la g^enerala
prezonivelo), aw, se oni prave opinias tion ne akceptebla,
akcepti ke kresku, se necese senlime, la s^tata s^uldo.
Argumentado:
G^enerale oni opinias, ke senlime kreskanta s^tata s^uldo estas
neakceptebla, c^ar, tiel oni kredas, tio s^arg^us la impostopaganton
per interezopago je kaj amortizo de kreskanta s^tata s^uldo. C^i tiun
problemon ni devas akurate konsideri.
Ni indiku la amplekson de la s^tata s^uldo per S kaj g^ian kreskon en
la periodo [Dt] per [DS]; la meznombra poo de interezo por la s^tata
s^uldo estu r, do la interezo kiun la s^tato devas pagi en la periodo
[Dt], estu rS[Dt].
Ni nun konsideru 5 kazojn:
(1) [DS] < 0;
(2) [DS] = 0;
(3) 0 < [DS] < rS[Dt];
(4) [DS] = rS[Dt];
(5) [DS] > rS[Dt].
Ni supozu, por komenci, ke la s^tata s^uldo restas konstanta en la
konsiderata periodo. Tio signifus, ke la tuta interezo estas
pagata el impostenspezo, kaj ke ne okazas neta s^uldamortizo.
C^i tiun kazon ni c^i-supre indikis per (2).
Se krom interezopago ankaw okazas neta s^uldamortizo, do temas pri
kazo (1): la kresko de la s^tata s^uldo estas negativa.
Se la s^tata s^uldo kreskas per la sumo de la interezo (4), do la
interezo tuta estas pagata el novaj pruntoj; nenia ono de la
interezopago devenas el impostoj, kaj ankaw ne okazas neta s^uldamortizo.
En kazo (3) la s^tats^uldan interezon pagas parte la impostpagantoj,
kaj parte la ac^etantoj de s^tataj obligacioj. C^i lastaj ricevas ja
per tio "rajton je rericevo de la pruntitaj^o", sed c^ar la kreditoroj
de la s^tato neniam povas postuli kvazawpagon per realaj s^tataj
posedaj^oj, tia kreditora pretendo estas nur "papera havaj^o". Kaj
tia fakte estas kaj devas resti la tuta s^tata s^uldo.
C^iu provo redukti la publikan s^uldon estus, ene de kapitalismo,
kaj supozeble ankaw ene de t.n. liberekonomio, katastrofa, kiel
por la ekonomio, tiel por la demokratio. La jaroj 1930-1933 estu
signo sur la muro.
C^i tio kompreneble ne signifas, ke unuopaj kreditoroj ne rericevos
la pruntitan monon, sed nur tion, ke tiajn repagojn ebligas novaj
pruntoj. Fine ni havas la kazon (5): Ne nur la tutan interezon (kaj
la amortizon) la s^tato pagas el novaj pruntoj, sed krome ankaw
alicele la s^tato pruntas.
Ni do memoru, ke en la kazoj (4) kaj (5) la tuta interezo je la
kreskanta s^tata s^uldo neniom s^arg^as la impostopaganton.
En kazo (3) tiel nur parte estas, kaj la kazoj (2) kaj (1) ne
estas realecaj.
Tamen, se novaj pruntoj ne okazus, interezopago kaj amortizo povus
kawzi malfacilaj^ojn por la s^tata bug^eto. Tiaj malfacilaj^oj estus
tamen eviteblaj per konverto de la publika s^uldo al s^uldo sur bazo
de obligacioj kun "kunmetita interezo", el kiuj oni c^iujare ellotos
nur tiel limigitan nombron, ke ne rezultu bug^etaj malfacilaj^oj.
Krome la registaro zorgu ke estu malmultekosta merkato por tiuj obligacioj,
tiel, ke sub ordinaraj kondic^oj c^iu posedanto de obligacioj povu
c^iumomente vendi c^i tiujn, alpare, sen menciindaj kostoj, al iu kiu
tiumomente deziras akiri ilin. Tiel tiaj obligacioj farig^os favorata,
kvazaw-likida s^paraj^o.
Mi kontrawas al granda s^tata s^uldo nur tial, ke g^i, ja reprezentanta
same grandan privatan havaj^on (paperan), tendencas teni la
poon de interezo je alta nivelo.
La alternativo, "financa neebleco de fizikaj eblaj^oj", estas tamen
ne akceptebla.
Tezo 3:
Justeco - Paco - Sendifekteco de la Kreitaro estas belaj celoj,
sed ne efektivigeblaj en mondo programita al ekspluatado.
Argumentado:
S^ajnas al mi, ke c^i tiu tezo ne bezonas klarigon.
Tezo 4:
Estas du fundamentaj strukturaj (instituciaj) kawzoj de
ekspluatado:
1. privata proprieto pri naturaj ric^aj^oj ("tero" kaj mineralaj
ric^aj^oj), kaj la el tio rezultanta privata enkasigo de senlabora
enspezaj^o el tiuj naturaj ric^aj^oj.
2. interezo (je pruntita mono).
Ambaw kune liveras la institucie determinitan senlaboran enspezaj^on
el havaj^o.
Argumentado:
Pri 1: Naturaj ric^aj^oj ne estas homfarita productaj^o, kaj
c^iuj homoj, ja c^iuj vivantaj kreitaj^oj, estas, por sia vivo,
dependaj de tiuj naturaj ric^aj^oj. Ne povas esti, ke iu -
ordinare krome malprave - pretendas: "C^i tiu terpeco estas nenies
(indig^enoj rajtojn ne havas). Mi deklaras g^in mia proprietaj^o,
aw mi posedprenas g^in favore al tiu aw c^i tiu s^tato." Jura
sistemo law kiu tiaj deklaroj estas jure validaj - ekzemple la
romia juro - estas nepre neakceptebla.
Tiel nomataj "primitivaj" popoloj ne konas privatan terproprieton.
La Malnova Testamento (Levidoj C^. 25 : 23) deklaras: "Kaj la tero ne
estu vendata por c^iam; c^ar al Mi apartenas la tero, c^ar vi estas
fremduloj kaj paslog^antoj c^e Mi."
Pri 2: Profito el investo ne estas memkompreneblaj^o. Tio farig^as
nur tiam kvazaw-memkompreneblaj^o se ekzistas marg^ena trezoraj^o kun
pozitiva "propra poo de interezo" (vidu Keynes, "G^enerala Teorio
de Dungig^o, Interezo, kaj Mono", C^apitro 17, sekcio ii). Tio ja
signifas, ke c^i tiu marg^ena trezoraj^o determinas la malsupran
limon de la poo de interezo. Se tiu estas pozitiva, tio signifas
ke de c^iuj investoj oni ekspektas ke ili rentumos sufic^e por kovri
la postulatan interezon, kaj, se eble, pli.
Antaw c^. 3000 jaroj oni ie en la Proksima Oriento
elektis oron kaj arg^enton, do ion nepereipovan, por la monfunkcio.
Ja estas vere ke la nuna mono ne plu konsistas el tiuj
multekostaj metaloj. Tamen g^i konservis ties nepereipovon, ties
preskawan liberecon de kostoj de tenado. C^ar por tia mono la malsupra
limo de g^ia propra poo de interezo estas plene determinata de g^ia
likidopremio, kiu ne estas reduktebla g^is nulo, sed c^e ankoraw pozitiva
valoro (inter 2 kaj 3% jare) kondukas al absoluta prefero por likidaj^o
("kaptilo por likidaj^o"), c^ar, krome, sufic^e alta likidopremio estas
kondic^o por sufic^e rapida cirkulado (kaj do efikeco) de la mono,
estas klare ke, kun mono tia, kia ni konas g^in, "seninterezeco" ne
eblas.
Cetere mi rimarkigu, ke kiel la Biblio (Malnova kaj Nova Testamentoj),
tiel ankaw Islamo kondamnas prenadon de interezo. (Vidu,
ekzemple, la libron Levidoj, C^ap. 25 : 36).
Tezo 5:
Por fari finon al c^i tiu strukture (institucie) determinita ekspluatado,
necesas almenaw du disponoj:
1: Senlaboraj enspezaj^oj el naturaj ric^aj^oj devas iri al la "komunumo",
principe al la homaro kiel tutaj^o;
2: Monposedo (likidaj^o!) devas esti s^arg^ita per kostoj de tenado, ni diru, de 10 % jare.
1. ja eblas sen 2.; sed 2. ne eblas sen 1.
Argumentado:
Law Keynes (lok. cit.) la likidopremio por mono egalas al la sumo
de la pormona poo de interezo (por longlimtempaj, senriskaj
pruntoj) kaj la kun monposedado ligitaj kostoj.
Tio signifas ke, se tiuj kostoj estus 10 % jare, kaj la poo de
interezo estus 0, la likidopremio por mono estus 10 % jare,
precize tiom, kiom estus nun c^e poo de interezo de 10 % jare por,
ekzemple, s^tataj obligacioj.
La enkonduko de tiaj kostoj estas teknike tre simpla, kaj frawdo
ne eblos. La malfacilaj^oj estas nur politikaj. Se oni volus redukti
la poon de interezo al nulo ne alsociiginte la "terorenton", do la
senlaboran enspezaj^on el naturaj ric^aj^oj, - la rezulto estus,
ke c^e mallevig^anta poo de interezo la teroprezoj levig^us, por
fine tendenci al infinito. La prezo de terparcelo principe egalas al
g^ia rento, dividita per la poo de interezo. S^ajnas al mi, ke ne necesas
argumenti ke teroprezoj tendencantaj al infinito estas neakcepteblaj.
Tio signifas, ke solvo de la interezoproblemo sen solvo de la terproprieta
problemo fakte ne eblas.
Tezo 6:
La mono, kia ni konas g^in, ne povas tawge funkcii, c^ar la intenco
estis, ke g^i plenumu tri funkciojn kiuj logike ne estas kombineblaj,
nome:
1) la funkcio de kalkulunuo, per kiu ni esprimas prezojn,
salajrojn, kaj s^uldojn, kaj kiu estu stabila, konstanta, ne varianta;
2) la funkcio de pagilo, de inters^ang^ilo, kiu estu
efika, efektivigu pagojn kun sufic^a rapido, tio estas: cirkuladu
senstagne;
3) la funkcio de trezoraj^o, de s^parilo.
Argumentado:
Trezoraj^o aw s^parilo cirkuladas, law sia karaktero, nur ege malrapide,
kontraste kun tio, kion ni postulas de pagilo. Krome, ne eblas antawdiri,
kiun prezon oni ricevos okaze de vendo de iu trezoraj^o en iu ankoraw ne
sciata momento estonta: tio tute dependos de la tiama merkata situacio.
Sekve, la funkcio de trezoraj^o estas, el vidpunkto de logikeco, kombinebla
nek kun tiu de pagilo, nek kun tiu de kalkulunuo.
C^e tezo 5 ni jam konstatis, ke necesas ligi kostojn de tenado al likido,
t.e. al la pagilo. Tio signifas, ke la pagilo estu "pereema", devas
valorperdadi, dum la kalkulunuo devas esti konstanta. Tial ankaw c^i tiuj
du funkcioj estas nekombineblaj. (Ja oni povas, per negativa poo de interezo
por g^irosaldoj, konformigi la unuon per kiu ni esprimas g^irosaldojn al la
"kalkulunuo". Tio signifas, ke, sen pluaj saldos^ang^ig^oj pro transakcioj,
g^irosaldoj grade malpligrandig^adas pro la negativa interezo kiun la
kontuloj devas pagi je siaj pozitivaj saldoj. Ne la g^irsalda
kalkulunuo malkreskas, sed la nombro de la kalkulunuoj.)
La konsekvenco de c^io c^i estas, ke la tri funkcioj estu apartaj,
estu malkombinataj:
ke la ac^etpovo de papermono (bankbiletoj), esprimata per la
"kalkulunuo" malpliig^adu kun rapido de c^. 10 % jare, por ke tia
mono, pro la altaj kostoj de tenado, estu netawga kiel trezoraj^o,
kaj
ke io alia (ol mono) transprenu la funkcion de trezoraj^o.
Bankbiletoj validu dum unu, maksimume du kalendaraj jaroj, t.e.:
estu anstatawigataj c^iu(du)jare.
Tezo 7:
Teorie ne-disigo de la pagila funkcio dis de la kalkulunua funkcio,
en kombino kun konstanta inflacio (t.e. levig^ado de la
g^enerala prezonivelo kun konstanta akcelig^o) kaj kun al
g^i responda nominala poo de interezo, s^ajnas tute identi kun
apartigo de la menciitaj funkcioj per kreo de kostoj por likido,
t.e. kostoj de tenado por mono kontanta kaj g^ira, esprimataj per
kalkulunuoj kaj pagendaj per pagiloj.
Argumentado:
Ni supozu nominalan poon de interezo de 10 % jare kaj poon de
inflacio same grandan. La prezonivelo kaj la salajronivelo, same
kiel terorentoj kaj farmopagoj, plialtig^u per 10 % jare. Ni krome
supozu entrepreniston kiu volas investi kaj por tio prunteprenas
c^e monpruntisto sumon de 10 "unuoj", kontraw poo de interezo de
10 % jare, , kaj c^iujare li pagas al sia kreditoro la saman
"realan" sumon (t.e. c^iujare nominale 10 % pli, kompare kun
la pasinta jaro), g^is la tuta s^uldo estos repagita. Ni supozu, ke
fine de la unua jaro li repagas nominale 10 % de la pruntitaj 10
"unuoj", do 1 "unuon", kies reala valoro estas 1/1,1 "unuo".
(Tiu "unuo" povas esti kiu ajn monsumo.) Fine de la dua jaro li
pagas nominale 1,1 unuojn, fine de la tria jaro 1,1 = 1,21
unuojn, kaj fine de x-a jaro 1,1^(x-1) unuojn. La rezulto estas,
ke fine de la x-a jaro, post la pago de la tiam pagenda sumo, la
resta s^uldo estas (11-x)*1,1^(x-1) unuoj.
La c^iujaraj pagoj koncernas parte interezon, parte amortizon. La
interezo sumig^as al 0,1*(12-x)*1,1^(x-2) unuoj, kaj la amortizo
en tiu jaro estas
1,1^(x-1) - 0,1 * (12-x) * 1,1^(x-2) =
{1,1 - 1,1 + 0,1 * (x-1)} * 1,1^(x-2) =
0,1 * (x-1) * 1,1^(x-2) unuoj =
(12-x) * 1,1^(x-2) - (11-x) * 1,1^(x-1) =
(12-x) * 1,1^(x-2) - 1,1 * (11-x) * 1,1^(x-2) =
(12 - x - 12,1 + 1,1x) * 1,1^(x-2) =
0,1 * (x-1) * 1,1^(x-2) unuoj .
El tio dirita rezultas, ke en c^i tiu kazo la s^uldo estos plene
amortizita post 11 jaroj, c^ar post 11 jaroj x = 11 kaj do
(11-x) = 0 = (11-x)*1,1^(x-1).
En la dawro de la unuaj 11 jaroj la kreditoro 11-foje ricevas
sumon kies ac^etopovo egalas al 0,1/1,1 de tiu de la pruntaj^o, do
entute, law ac^etopovo, g^uste tiom kiom li pruntedonis. Li spertis
nek profiton, nek perdon.
Se ni supozas anstatawe apartigitajn funkciojn de kalkulunuo kaj
de pagilo, en kombino kun longlimtempa interezo egala al nulo kaj
kun kostoj pro likido egalaj al 10 % jare, do la rezulto estus
(preskaw) precize la sama. (En c^i tiu kazo post la pago fine de la
unua jaro, la s^uldo estus ankoraw 100/11 unuoj, en la alia kazo la
unua pago formale estus nur pago de interezo, dum la s^uldo restus
- nominale - sens^ang^a: 10 unuoj. Tamen, se ni mezurus per reala
mezurilo, tiu resta s^uldo estus 10/1,1 = 100/11 , do precize
tiom kiom en la alia kazo.) Siajn investojn nia entreprenisto en
ambaw kazoj devus s^pari al si precize samkiome. -
La samon ni prezentu ankoraw alimaniere:
Iu s^uldo estu, fine de la jaro t, egala al S[t] realmezure, kaj
S[t]*(1+r)^t nominale. La poo de interezo egalu al la poo de inflacio
kaj estu r jare. La s^uldo estu amortizata en n jaroj, per n
reale egalaj c^iujaraj sumoj. C^i tiuj partopagoj estas reale S[0]/n,
kaj nominale {S[0]*(1+r)^(t-1)}/n (= "interezo" je la s^uldo komence
de la jaro t, + amortizo).
____________________________________________________________________
| | |
| Post la t-a partopago | la ankoraw pagenda s^uldo estas |
| reale resp. nominale | reale resp. nominale |
| | |
t | S[0]/n {S[0](1+r)^(t-1)}/n | S[t]=S[0](n-t)/n S[t](1+r)^t |
--------------------------------------------------------------------|
0 | - - | S[0] S[0] |
1 | S[0]/n S[0]/n | S[1]=S[0](n-1)/n S[1](1+r) |
...|..............................|.................................|
| | |
n | S[0]/n {S[0](1+r)^(n-1)}/n | S[n] = 0 S[n](1+r)^n = 0 |
___|______________________________|_________________________________|
Evidente, el teoria vidpunkto, ne estas diferenco inter ambaw kazoj.
La praktika; malavantag^o de la metodo uzanta kombinaj^on de
inflacio kun interezo estas, ke c^iuj en mono esprimataj prezoj
devas dawre kaj regule plialtig^i. Tiel estas ankaw por la
monvaloro de realaj havaj^oj.
Kompare kun konstanta kalkulunuo en kombino kun papermono submetita al
kostoj de tenado kaj g^ira mono submetita al responda negativa interezo,
la metodo kun kombinaj^o de inflacio kun interezo s^ajnas al mi tre
komplikita, kaj, supozeble, krome ankaw malcerta.
Por teni la poon de interezo je 10 % jare, la s^tato devus dawre oferti
obligaciojn, liverantajn konstantan 10-pocentan interezon jare.
(Komparu: Helmut Creutz: "Labt sich der Umlauf durch eine dosierte
Inflation sichern?" en "Zeitschrift für Sozialökonomie" n-ro 104,
kaj en "Fragen der Freiheit", kajero 234 (1995).
Tezo 8:
Interezo ja favoras la finance plej avantag^an, sed ne la plej
ekonomian uzon de malabundaj rimedoj, kontrawe: ju pli alta estas
la poo de interezo (en absoluta senco!), des pli granda estas la
mals^paro!
Argumentado:
Ekonomikistoj asertadas ke interezo estas necesa instrumento por
atingi ekonomiajn, s^paremajn asignadon kaj uzon de malabundaj^oj.
Fakte, tamen, estas tiel, ke ju pli alta estas la poo de interezo,
des pli granda estas la mals^parado. Sekvo - de pozitiva
interezo - estas, ke la kostoj, law tio c^u
ili efektivig^os en pli malproksima estonto, tiom malpli pezas.
Ilia nuna valoro estas tiom malpli. La sekvo estas, ke malpli
ekonomia alternativo, ekz. petrol- aw gaso-hejtata elektrocentralo
kun relative nealtaj tujaj investokostoj, sed kun altaj estontaj
kaj dawraj kostoj por hejtaj^o, pro la interezo povas esti finance
pli avantag^a, ol esence pli ekonomia, kaj ekologie preferinda
alternativo kun relative altaj tujaj investokostoj, sed kun tre
malaltaj estontaj kurantaj kostoj, ekz. elektrocentralo sunenergia
aw ventenergia. (Dieter Suhr en Z.f. So.) La sekvo estas, ke c^i-lasta
alternativo "ne povas konkurenci", ne havas s^ancon.
Interezo miopigas, favoras "forj^etokulturon". Mi klarigu tion per
ekzemplo. Iu bezono estas kontentigenda. Ni supozu, ke, kiom tio
koncernas la "materialan kapitalon", ekz. domon, mas^inon, aw
awton, - ni povas elekti inter unu kun vivdawro n-jara, kaj alia
kun vivdawro 2n-jara. La demando estas: Kiom la dua, law investado,
povas kosti pli ol la unua por povi konkurenci, se ni supozas
ke la c^iujaraj kostoj de "flegado" en ambaw kazoj estas egalaj,
kaj ke la investokostoj ankaw entenas la likvidadokostojn de la
anstatawataj^o. Tio dependas de la grandeco de n kaj de la alteco
de la poo de interezo r (en % jare). La c^i-suba tabeleto montras
kiomoble tiel alta en la dua kazo la investokosto povas maksimume
esti, por ke g^i povu konkurenci kontraw la unua. La "normo" c^iam
estas la kosto de unufoja investo en la n-jardawra alternativo.
_n_|_r__0____5______8_____10__
5 | 2 1,783 1,680 1,620
10 | 2 1,613 1,463 1,385
25 | 2 1,295 1,146 1,092
50 | 2 1,087 1,021 1,008
Ne necesas argumenti, ke alta poo de interezo favoras fus^konstruadon
kaj forj^etokulturon.
G^enerale oni povas diri, ke, c^e c^iu stadio de la tekniko, por la
productado de difinita productaj^o, ekzistas unu difinita, materie
optimuma "productadovojo". En kazo de pozitiva interezo, malpli
longa productadovojo s^parigas pli da interezo, ol estas ekstraj
materiaj kostoj (por krudmaterialoj kaj laboro). Se estus,
inverse, negativa interezo, do por la entreprenisto kiu laboras
per pruntita kapitalo, pli longa productadovojo ol la materie
optimuma, estus pli avantag^a; ja la monpruntinto devus pagi pli
longe kaj pli multe da (negativa) interezo al la
entreprenisto-debitoro.
Poon de interezo egalan al nulo mi tial difinas kiel tiun poon de
interezo, c^e kiu c^iuj productadovojoj tendencas al sia materie
optimuma longeco.
Tezo 9:
Pozitiva poo de interezo signifas, ke investita kapitalo devas
"rentumi", liveri "profiton", el kiu la interezo je tiu kapitalo
estas pagebla. La rentumeco de investoj estas gardebla kontraw
mallevig^o en du manieroj:
1. per konservado de malabundo;
2. per c^iam pli rapida kresko de ne-productiva privata
havaj^o (trezoraj^aro), eblo kiun Keynes pretervidis.
Klarigo:
2. fakte postulas senliman kreskon de la s^tata s^uldo;
1. postulas dawran neniigon de kapitalo (per varmegaj kaj malvarmaj
militoj, per ekonomiaj krizoj kaj malvigloj; per forj^etekonomio;
per productado de senvaloraj^oj; per senlaboreco, ktp.) por
nuligi la efikon de niaj klopodoj venki la malabundon. Sisifo(2)
tion simbolas.
Ni fervore dawrigas tiujn klopodojn kaj tiel kawzas ekologian
katastrofon, mals^paras niajn naturajn rimedojn, kaj opinias ke la
tiel s^veligita Malneta Socia producto estas mezuro por nia
prospero.
Ni elektu. Ni decidu, kio estas akceptebla kaj kio ne. Ni estas
respondecaj pri la sekvoj de niaj elektoj. Tial ni zorge konsideru
kaj pripensu c^ion. Tial ni instigu aliajn, fari la samon. La
konsekvencoj ja estas gravegaj.
(2) Sisifo, malfelic^ulo el la greka mitologio kondamnita
suprenpus^i
rokblokon al la supro de monto, sed c^iam kiam li preskaw atingis
la supron, la bloko malsuprenfalis denove kaj li devis rekomenci.
Tezo 10:
Por la funkcio de marg^ena trezoraj^o, t.e. por la plej avantag^a
trezoraj^o ankoraw disponebla por la lasta, por la marg^ena
s^paranto, estas rekomendinda senintereza s^tata obligacio kiun la
s^tato sen limigo ofertas alpare al la publiko.
Argumentado:
La productado de tia trezoraj^o estas preskaw senkosta, kaj kial
fari ion por tiu funkcio, kun altaj productokostoj, se paperc^ifono
same bone, aw ec^ pli bone tawgas por la funkcio?
Krome, kaj tre grave: per tia marg^ena trezoraj^o oni povas malhelpi
ke la poo de interezo farig^u negativa, kio estus same nedezirinda,
kiel pozitiva poo de interezo.
Kiel jam dirite en la argumentado c^e tezo 2, la s^tato kreu
malmultkostan merkaton por tiaj obligacioj, por ke ili estu
kvazawlikidaj kaj s^atataj s^pariloj.
Tezo 11:
La s^tato ne nur prunteprenu "por havigi al si monon", sed ankaw
por ebligi al s^parantoj, s^pari en ekologie ne minaca maniero. La
pruntita mono devas esti elspezata, se ne rekte far la s^tato, do far
la civitanoj, kiuj (pere) de la s^tato ricevas ekstran enspezaj^on.
Argumentado:
Evidente ni estas psikologie tiel bakitaj, ke c^i tio necesas por
en sana maniero atingi ekvilibron inter demandumo kaj oferto. Se
ni, unuainstance, s^paras pli, ol havas sencon investi, do la s^parsurpluso
devas esti pruntata al la s^tato (kio rezultigas paperan
s^paraj^on). La s^tato tiam egalporcie distribuas la s^parsurpluson
inter ni (kio rezultigas porcion da ekstra enspezaj^aro, egalan al
la papera s^paraj^o). Tiel ni povas nenocigi nian s^parpasion.
Tezo 12:
Estu plena dungig^o.
Klarigo:
Tio ne signifas laborlokon por c^iu kiu estas laborkapabla, sed por
c^iu kiu deziras pagatan laboron law merkataj kondic^oj. Tio estas
realigebla pere de g^enerala, por c^iu egala, senlabora enspezaj^o
kiu estu tiel alta, ke g^uste tiom da laborkapabluloj libervole
retirig^u de la labormerkato ke ne rezultu nelibervola senlaboreco.
Tiu g^enerala, senlabora enspezaj^o estu financata el alsociigita
terorento (Tezo 5), aw oni rigardu g^in kiel productokostojn pro
"kvara productofaktoro", la "g^enerala kultura heredaj^o" kiu
ebligas la hodiawan kaj c^iam kreskantan productivecon de la
laboro, kaj kies "kunheredantoj" estas c^iuj homoj. (La ideo de
"g^enerala kultura heredaj^o" kiel "kvara productofaktoro" apartenas
al la socikredita idearo.) En c^i tiu kazo la aldonvalora imposto
povas esti la fonto el kiu la g^enerala senlabora enspezaj^o estu
pagata.
Post enkonduko de "imposto je likido", c^i tiu estu fonto por la
senlabora enspezaj^o.
Fine, dum la poo de interezo estas alta kaj pro tio necesas kreskigi
la s^tatan s^uldon (vidu tezon 11), la senlaboran enspezaj^on oni
povus financi el pruntoj.
Konkludo: Estas sufic^e da eblaj fontoj por financi c^i tiun
g^eneralan senlaboran enspezaj^on.
Tezo 13:
Ekonomia kaj mona sistemo nur tiam estas tawga kaj akceptinda, se
g^i funkcius optimume kaj senmals^pare ankaw se c^iuj homoj preferus
vivi askete.
Klarigo:
Ekonomia sistemo kiu por sia funkciado bezonas dawran kreskon jam
ne plu estas akceptebla.
Tezo 14:
Jam urg^e tempo estas, serioze preni la proponojn faritajn de
Keynes en 1944.
Argumentado:
En 1944 Keynes faris, en Bretton Woods, prudentan proponon:
starigi Internacian Elsaldadan Union (International Clearing
Union) kaj krei stabilan tutmondan kalkulunuon, kiun li nomis
;"bancor". Tiu Elsaldada Unio kontadus en ;"bancor" por
c^iuj s^tatoj la ricevitajn kaj faritajn pagojn. Fine rezultus por c^iu
s^tato, post elsaldado, c^u pozitiva, c^u negativa saldo, kaj la sumo
de c^iuj pozitivaj saldoj egalus al la sumo de la negativaj. Por
akceli ekvilibrajn pagobilancojn tiu Unio imputu negativan
interezon al pozitivaj (= kreditoraj) saldoj, kaj pozitivan
interezon al negativaj (= debitoraj) saldoj. Tiel c^iu s^tato, pro
propra intereso, strebus al ekvilibra pagobilanco, al laweble
malgranda, c^u pozitiva aw negativa, saldo, kaj ne plu, kiel
kutime, nomus pagobilancan surpluson "favora".
(Supozataj) usonaj interesoj siatempe pli pezis ol tutmondaj
interesoj. La kejnesa propono, bedawrinde, malvenkis. La usona
dolaro farig^is internacia kalkulunuo, kaj la malbonajn rezultojn
de tio la mondo ankoraw c^iutage spertas. Eble ke c^i tiu fakto
memorigos la mondon pri la kejnesa propono.
TEZO 15:
LET-sistemoj (Local Exchange and Trading Systems) kaj aliaj
monsistemaj alternativoj law iniciatoj je la socia bazo estas tre
gravaj.
Argumentado:
Kvankam iliaj kontribuoj al la totala productado de varoj kaj
servoj g^enerale estas nur malgranda, ilia kontribuo al la provizado
de primona kompreno c^e la homoj, miaopinie, ne estas supertaksebla.
En mondo kie demokratio, - pro plena manko de kompreno
c^e la civitanoj, kiujn lernejo (per instruado pri ekonomio) kaj
gazetaro kaj televido, kaj la c^iutaga faktaro stultigas, - estas
nur pubokovra c^ifono de plutokratio, al c^iu ordinarulo estas
demonstrate en la praktiko, ke ankaw sen "mono" transakcioj povas
okazi, ke "tio ne eblas finance" estas sensencaj^o. C^i tiu edukado
estas kondic^o por politika direktos^ang^o.
Estas malmulte da kialo g^oji pri la (eventuala) mona unuigo de
Ewropo. Tiu nur malfaciligas la necesan monreformon, pro la
heterogeneco de la popoloj en c^i tiu teritorio kaj la manko de
komunikado inter iliaj civitanoj. Ankaw tial LET-sistemoj kaj
similaj^oj estas lumetoj en la mallumo.
Tezo 16:
Esperanto ofertas al la ewropaj kaj tutmondaj civitanoj la eblon surbaze
de reciproka respekto kaj egalvaloreco interkomuniki kaj diskuti ankaw
pri c^i tiuj por la funkciado de demokratio ja tiel gravegaj problemoj.
Argumentado:
Esperanto por neniu estas "fremda lingvo", t.e. apartenanta al
aliaj, sed ne al mi, sed estas por c^iu kiu g^in adoptas kaj uzas,
"propra lingvo". G^i estas pli facile lernebla kaj uzebla ol kiu
ajn etna lingvo.
Esperantistoj, kiel anoj de mult-etna, diaspore vivanta lingvokomunumo,
g^enerale pli facile rezistas al s^ovinismaj kaj rasismaj
antawjug^oj, kaj jam nun povas disponi pri ne neglektinda tradukita
kaj originala literaturo, kun kontribuoj tre divers-etnaj.
D-ro W. Peter Roelofs (Petro Rulofido),
Vosseveldlaan 16, NL - 3768 GM Soest, Nederlando.
Telefono: .. 31.35.6015473.
Atingebla ankaw pere de jena adreso: sdn@planet.nl
|